<legend id="h4sia"></legend><samp id="h4sia"></samp>
<sup id="h4sia"></sup>
<mark id="h4sia"><del id="h4sia"></del></mark>

<p id="h4sia"><td id="h4sia"></td></p><track id="h4sia"></track>

<delect id="h4sia"></delect>
  • <input id="h4sia"><address id="h4sia"></address>

    <menuitem id="h4sia"></menuitem>

    1. <blockquote id="h4sia"><rt id="h4sia"></rt></blockquote>
      <wbr id="h4sia">
    2. <meter id="h4sia"></meter>

      <th id="h4sia"><center id="h4sia"><delect id="h4sia"></delect></center></th>
    3. <dl id="h4sia"></dl>
    4. <rp id="h4sia"><option id="h4sia"></option></rp>

        Firman subtenon al Argentino pro ĝusta postulo pri suvenereco de Insularo Malvinas
        Mirinda Publikigita: 2023-03-04 18:09:15

        En la 2a de marto argentina ministro pri eksterlandaj aferoj Santiago Cafiero diris, ke dum la kunveno de eksterlandaferaj ministroj de Grupo 20, Argentino oficiale anoncis al Britio sian decidon pri fino de interkonsento pri disputo de Insularo Malvinas atingita de la du landoj en 2016. Li prezentis, ke la du flankoj restarigi intertraktadon pri suvereneco de la Insularo Malvinas laŭ la rezolucio n. 2065 de la Ĝenerala Asembleo de UN. Tio estas justa postulo de Argentino pri suvereneco de Insularo Malvinas, kion la internacia komunumo devas firme subteni. 

         En la lastaj jaroj, Argentino ĉiam klopodas por solvi la disputon pri suvereneco de la Insularo Malvinas kaj multfoje alvokis, ke Britio observu koncernan rezolucion de UN kaj revenu al intertraktado. Tamen Britio fojfoje rifuzis. Argentino opinias, ke tio signifas perdon de reala signifo de la interkonsento kaj la suvereneco de la insularo devas esti solvata sub gvida principo de nekoloniziigo de UN. Aprile de 2022 Santiago Cafiero iam avertis al Britio per artikolo en brita ĵurnalo The Guardians, ke estas naiva hipokriti neekziston de la disputo pri suvereneco. 

        Fakte estas klare, ke la demando pri Insularo Malvinas esence estas demando lasita de koloniisma historio. 

        Argentino neniam forlasis sian postulon pri suvereneco de Insularo Malvinas, tamen Britio ĉiam rifuzis intertraktadon. La ĉefa kialo estas, ke Britio ne volas forlasi siajn profitojn en la insularo. La Insularo Malvinas havas abundajn resursojn de petrolo kaj gaso kaj estas nomata “milita pontokapo” de suda Atlantiko. Por Britio, okupo de la insularo estas grava maniero por protekti ĝian tiel nomatan “ekstermaran teritorion” en suda Atlantiko kaj garantii partoprenon en Suda Poluso. La Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN, Organizo de Amerikaj Landoj kaj amaso da evoluantaj landoj inkluzive de Ĉinio multfoje esprimis firman subtenon al Argentino por reakiro de ĝia suvereneco de la Insularo Malvinas.

        La koloniisma epoko neniam revenis, la suvereneco de Insularo Malvinas ne devas esti eterna doloro de la argentina popolo. 

        Our Privacy Statement & Cookie Policy

        By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
        I agree